1 Kings 9:15-19

Esperanto(i) 15 Jen estas la arangxo pri la impostoj, kiujn starigis la regxo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj HXacoron kaj Megidon kaj Gezeron. 16 (Faraono, regxo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis gxin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj logxis en la urbo, kaj li donis gxin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.) 17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-HXoronon, 18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19 kaj cxiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la cxaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj cxion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.