1 Kings 12:28-33

Esperanto(i) 28 Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj cxi tiu afero farigxis kauxzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili gxis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altajxoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li logxigis en Bet-El la pastrojn de la altajxoj, kiujn li arangxis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.