1 Corinthians 15:54-57

Esperanto(i) 54 Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko. 55 Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? 56 La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; 57 sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.