1 Chronicles 4:24-43

Esperanto(i) 24 La filoj de Simeon:Nemuel, Jamin, Jarib, Zerahx, kaj SXaul. 25 La filo de cxi tiu estis SXalum; la filo de cxi tiu estis Mibsam; la filo de cxi tiu estis Misxma. 26 La filoj de Misxma:lia filo HXamuel, lia filo Zakur, lia filo SXimei. 27 SXimei havis dek ses filojn kaj ses filinojn; sed liaj fratoj ne havis multe da filoj, kaj ilia tuta parencaro ne tiel multigxis, kiel la idaro de Jehuda. 28 Ili logxis en Beer-SXeba, Molada, kaj HXacar-SXual, 29 en Bilha, Ecem, kaj Tolad, 30 en Betuel, HXorma, kaj Ciklag, 31 en Bet-Markabot, HXacar-Susim, Bet-Biri, kaj SXaaraim. Tio estis iliaj urboj gxis la regxado de David. 32 Iliaj vilagxoj estis:Etam, Ain, Rimon, Tohxen, kaj Asxan, kvin urboj; 33 kaj cxiuj iliaj vilagxoj, kiuj estis cxirkaux tiuj urboj, gxis Baal. Tie estis ilia logxloko, kaj ili havis apartan genealogian registron. 34 Kaj Mesxobab, Jamlehx, Josxa, filo de Amacja, 35 Joel, Jehu, filo de Josxibja, filo de Seraja, filo de Asiel, 36 Eljoenaj, Jaakoba, Jesxohxaja, Asaja, Adiel, Jesimiel, Benaja, 37 Ziza, filo de SXifi, filo de Alon, filo de Jedaja, filo de SXimri, filo de SXemaja. 38 CXi tiuj, cititaj laux iliaj nomoj, estis princoj en siaj familioj, kaj iliaj patrodomoj forte vastigxis. 39 Ili iris gxis Gedor, gxis la orienta flanko de la valo, por sercxi pasxtejon por siaj sxafoj; 40 kaj ili trovis pasxtejon grasan kaj bonan, kaj teron vastan, trankvilan, kaj kvietan, cxar el la HXamidoj estis tiuj, kiuj tie logxis antauxe. 41 Kaj venis tiuj, kiuj jxus estas cititaj, en la tempo de HXizkija, regxo de Judujo, kaj disbatis iliajn tendojn, kaj ankaux la Meunojn, kiuj tie trovigxis, kaj ekstermis ilin por cxiam kaj eklogxis sur ilia loko, cxar tie estis pasxtejo por iliaj sxafoj. 42 Kaj el ili, el la idoj de Simeon, kvincent homoj iris al la monto Seir; iliaj estroj estis Pelatja, Nearja, Refaja, kaj Uziel, filoj de Jisxei. 43 Kaj ili venkobatis la restintajn savigxintojn de Amalek kaj eklogxis tie por cxiam.