1 Chronicles 23:12-14

Esperanto(i) 12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar. 13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.