1 Chronicles 23

Esperanto(i) 1 David maljunigxis kaj atingis suficxan agxon; kaj li faris Salomonon, sian filon, regxo super Izrael. 2 Kaj li kunvenigis cxiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn. 3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la agxo de tridek jaroj kaj pli; kaj montrigxis, ke ilia nombro, kalkulante cxiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil. 4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj jugxistoj estis ses mil; 5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado. 6 Kaj David dividis ilin en klasojn laux la filoj de Levi:Gersxon, Kehat, kaj Merari. 7 La Gersxonidoj:Ladan kaj SXimei. 8 La filoj de Ladan:la cxefo Jehxiel, Zetam, kaj Joel-tri. 9 La filoj de SXimei:SXelomit, HXaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la cxefoj de patrodomoj de Ladan. 10 Kaj la filoj de SXimei:Jahxat, Zina, Jeusx, kaj Beria. Tio estas la filoj de SXimei-kvar. 11 Jahxat estis la cxefo, Zina estis la dua; Jeusx kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili cxe la kalkulado prezentis unu patrodomon. 12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, HXebron, kaj Uziel-kvar. 13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por cxiam, por incensadi antaux la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne. 14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi. 15 La filoj de Moseo:Gersxom kaj Eliezer. 16 La filoj de Gersxom:SXebuel estis la cxefo. 17 La filoj de Eliezer estis:Rehxabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Rehxabja havis tre multe da filoj. 18 La filoj de Jichar:SXelomit, la unua. 19 La filoj de HXebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jahxaziel, la kvara estis Jekameam. 20 La filoj de Uziel:Mihxa, la unua, kaj Jisxija, la dua. 21 La filoj de Merari:Mahxli kaj Musxi. La filoj de Mahxli:Eleazar kaj Kisx. 22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kisx, iliaj kuzoj. 23 La filoj de Musxi:Mahxli, Eder, kaj Jeremot-tri. 24 Tio estas la idoj de Levi laux iliaj patrodomoj, la cxefoj de patrodomoj laux ilia kalkulo, laux ilia lauxnoma kaj lauxkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la agxo de dudek jaroj kaj plue. 25 CXar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enlogxigxis en Jerusalem por cxiam. 26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn vazojn por la servado en gxi. 27 Laux la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la agxon de dudek jaroj kaj pli. 28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la cxambroj, pri la pureco de cxio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio; 29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri cxia mezurado kaj pesado; 30 stari cxiumatene, por kanti lauxdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaux vespere; 31 fari cxiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laux ilia nombro, laux la preskribo pri ili, cxiam antaux la Eternulo; 32 servi por dejxorado cxe la tabernaklo de kunveno, cxe la sanktajxoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj cxe la servado en la domo de la Eternulo.