1 Chronicles 22:6-13

Esperanto(i) 6 Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael. 7 Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio; 8 sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron. 9 Jen filo naskigxos al vi; li estos homo de paco, kaj Mi donos al li pacon en rilato al cxiuj liaj malamikoj cxirkauxe; Salomono estos lia nomo, kaj pacon kaj trankvilecon Mi donos al Izrael en lia tempo. 10 Li konstruos domon al Mia nomo; li estos al Mi filo, kaj Mi estos al li patro; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regxado super Izrael por cxiam. 11 Nun, ho mia filo, la Eternulo estu kun vi, por ke vi sukcesu kaj konstruu la domon de la Eternulo, via Dio, kiel Li diris pri vi. 12 La Eternulo donu al vi sagxon kaj kompetentecon, kaj Li faru vin ordonanto super Izrael, por ke vi plenumadu la instruon de la Eternulo, via Dio. 13 Tiam vi havos sukceson, se vi observos kaj plenumos la legxojn kaj preskribojn, kiujn la Eternulo donis per Moseo al Izrael. Estu forta kaj kuragxa; ne timu, kaj ne tremu.